[Esperanto] Moviment català d'alliberament nacional

castellano - français - english - italiano - occitan - asturianu - aragonés - esperanto

Malgraŭ la okupacio de nia lando kaj la perdo de niaj institucioj, la ekzemploj de batalo kaj rezisto kontraŭ la okupacioj hispana kaj franca seninterrompe sekvis unu la aliajn sub diversaj esprimmanieroj: la banditoj kaj la Angelets de la Terra [elp. anĵelec' de la tera] ―batalintaj kontraŭ la disigo de Norda Katalunio―, la karlismo ―reakcia movado, sed kun forta nacia komponanto―, la federacia respublikanismo, la anarki-sindikatismo ―forte enradikiĝinta ĉe ni―, ĝis la kontraŭfrankisma rezisto.

Ĝuste en la sino de tia rezisto kontraŭ la diktaturo de generalo Franco aperas propono de popola sinliberigo por la tuta nacio okaze de la naskiĝo la jaron 1969 de la Socialisma Partio por la Nacia Liberiĝo (PSAN). Forte influita de la iniciatoj de la kuba popolo, de la okazaĵoj en Alĝerio kaj ankaŭ de la t.n. Majo 68a, ĝi estigas la bazan programon por la kataluna sendependismo: depostuli la tutan nacian teritorion, la sendependiĝon kiel rimedon por decidi nian organiziĝon kiel popolo, kaj la starigon de socialismo kiel konstrumaniero de socio justa kaj ne diskriminacia. La tuta posta sendependisma agado kreskis ĉirkaŭ tiuj bazaj depostuloj, al kiuj aldoniĝas la batalo kontraŭ la patriarkismo kaj por la estigo de socio sendiskriminacia pro genro aŭ seksa elekto kaj la defendo de la medio kontraŭ la agresoj far la interesoj ĉefe rilataj al turismo. Aldoniĝas ankaŭ la internaciismo kaj la solidareco kun aliaj emancipigaj iniciatoj tra la mondo.

En tia kunteksto naskiĝas Maulets la jaron 1988 kiel junulara organizo sendependisma, kies celo estas organizi la junularon de la katalunaj popolaj klasoj por plifirmigi la batalon por la sendependiĝo kaj la socia revolucio. Sekve de la unuiĝo kun alia junulara organizo, la Junularo Sendependisma Revoluciema (JIR), la jaron 1999 naskiĝis "Maulets, la junulario sendependisma revoluciema".

Laŭlonge de siaj pli ol 20 jaroj da vivo, Maulets disvolvis la programon pri memorganizado de la junularo en diversaj kampoj: en la kulturaj fakoj, kontraŭ la deviga militservo, kontraŭ la reformo de la laborkondiĉoj kaj kontraŭ la firmaoj por portempa laboro, kontraŭ la Eŭropa Konstitucio, por la defendo de la medio, por seksa sinliberiĝo. Ankaŭ por la batalo kontraŭ la subpremado kaj defende de la reprezaliitoj. Maulets funkcias asemblee, favoras la kleriĝon, la kapablon analizi kaj la debatojn por plibonigi la memkonscion de la junuloj el la popolaj klasoj de la Kataluna Landaro.

Maulets estas parto de la Kataluna Movado pro Nacia Liberiĝo (MCAN), konsistanta en ampleksa aro da organizoj kaj fakaj kolektivoj akordaj rilate depostulojn pri sendependeco kaj socialismo por la Kataluna Landaro kaj tiucele kunordigataj.

Kiuj ni estas - Nia principaro - Kataluna Landaro - MCAN