[Esperanto] Maulets, el jovent independentista revolucionari

català - castellano - français - english - italiano - occitan - asturianu - aragonés - esperanto

Maulets [elp. maŭlec'] naskiĝis en decembro 1988 en vilaĝo de la distrikto Garrotxa [elp. garoĉa] de antaŭfonda asembleo, dum kiu oni decidis kunordigi la sendependisman kaj revolucieman junularon el la Kataluna Landaro en organizon kun nomo funde signifa. Maulets, krom omaĝi la valenciajn terkulturistojn tiel nomatajn komence de la 18a jarcento, signifas la engaĝiĝojn de la junularo por la libero de la Kataluna Landaro kaj por socia justo.

Dudek du jaroj pasis post la kreo de Maulets kiel politika organizaĵo de la sendependisma kaj revoluciema kataluna junularo. Dum tiu periodo Maulets trapasis ok naciajn asembleojn, el kiuj unu, tiu de 1999 en la urbo Berga, signifis la unuiĝon de Maulets kaj JIR. Tiel naskiĝis "Maulets, el jovent independentista i revolucionari" ["Maulets, la sendependisma kaj revoluciema junularo"]. Maulets spertis dividiĝojn (ŝajne endemia malsano de la sendependismo ĉe ni), organizis amason da kampanjoj (pri drogismo, kontraŭ la patriarkeco, por la defendo de la medio, kontraŭ spekulado, kontraŭ la subpremado de junuloj en la laboro, por la rajto ami kiel ajn kiun ajn, por la defendo de la kataluna lingvo…). La subpremado estis kaj estas en okazoj fortega (enkarcerigo dum preskaŭ ses jaroj de Núria Cadenes, la persekutoj kontraŭ Nicolau en la urbo Elx, la polica kaj jura persekutoj kontraŭ niaj kamaradoj pro defendo de la teritorio en la distrikto Horta, juĝoj, arestoj…). Ni perdis kamaradojn, kiel Guillem Agulló mortigita de faŝistoj la 11an de aprilo 1993.

Por Maulets ĉiam estis klara la bildo de la tuta kataluna teritorio. Ĝi estas nacia organizo, pravigita ne nur pro sia defendo de la tuta teritorio, sed ankaŭ pro la kreskanta nombro de siaj grupoj tra la lando, nuntempe 40. La tasko solidigi organizon ampleksantan teritorion de Salses ĝis Guardamar kaj de Fraga ĝis Maó ne estas facila, sed Maulets tion faras tagon post tago. La hispana kaj franca ŝtatoj daŭre sufokas nin, subpremas nin kaj ĵetas nin en ruinigan, kapitalisman, novliberalisman sistemon.

Ni ne plu cedos eĉ colon da nia lando: sufiĉas la rezignoj. Ni, Maulets, renovigas nian engaĝiĝon kun la junularo de la katalunaj popolaj klasoj por atingi estontecon de libereco kaj egaleco: Kataluna Landaro nacie libera kaj socie justa. La maŭleta batalo daŭras!

Kiuj ni estas - Nia principaro - Kataluna Landaro - MCAN