La Kataluna Landaro
castellano - français - english - italiano - occitan - asturianu - aragonés - esperanto
La Kataluna Landaro estas subpremata nacio situanta oriente de la Iberia duoninsulo; de Guardamar, vilaĝo en la distrikto Baix Segura, plej sude, ĝis Salses, en la distrikto Rosselló, norde de Pireneoj. Oriente ĝi ampleksas la Balearan Insularon kaj okcidente ĝi atingas la urbon Fraga, en la regiono Baix Cinca.
La kataluna estas la identiga lingvo de la kataluna nacio kaj helpis solidigi unusolan nacian senton, kvankam la teritorio de la Kataluna Landaro estas dividita inter diversaj administraciaj unuoj en la hispana kaj franca ŝtatoj. Tiuj ŝtatoj defendas la kapitalismon ĉe ni, kaj trudas politikojn kontraŭ la nacia kaj kultura diverseco.
La historio de la divido kaj okupacio de nia lando komenciĝis, kiam la militoj inter la ŝtatoj franca kaj hispana dum la 17-a jarcento, finiĝintaj per la apartigo de ero de nia nacio (norda Katalunio), aneksita de tiam al la franca ŝtato per la Traktato de Pirineoj (1659). Norda Katalunio estas la kataluna teritorio plej suferanta la asimilan politikon, multe pli intensan kaj efikan en la franca ŝtato ol en la hispana. Poste, dum la hispania Sukceda Milito, la katalunaj teritorioj subtenis la ĉefdukon Karolon el Aŭstrio fronte al Filipo de Burbono. Post la batalo apud la urbo Almansa (25an de aprilo 1707), kiam Filipo venkis la partianojn de Karolo, komenciĝis la okupacio de niaj teritorioj kaj la perdo de niaj institucioj kaj leĝoj, disvolviĝo kulmininta per la falo de Barcelono la 11an de septembro 1714. Per la ekrego de la Burbonoj komenciĝis en la hispana ŝtato la klopodoj celantaj la kreon de moderna centrigita naci-ŝtato, kun ununura lingvo kaj ununuraj leĝoj kaj institucioj.
La neo de la rajto je memdecido, la trudo de la hispana kaj franca lingvoj, la folklorigo kaj degradado de nia popola kulturo, la disdivido de nia teritorio kaj la trudo de diversaj limoj ktp. estas la agmanieroj de subpremantaj ŝtatoj celantaj sufoki kaj detrui la naciojn batalantajn por ilia libereco. Kaj ne povis okazi alimaniere, ĉar, efektive, la naciaj memliberigaj movadoj estas la plej malstabiligaj por tiuj ŝtatoj bezonantaj malaperigi la problemon por sekurigi sian rolon de rajtigo de la merkat-sistemo.
Ili ne plene atingis, tamen, sian celon, kaj multnombraj popolaj movadoj naskiĝas kaj fortiĝas en la nacioj subpremataj de la hispana kaj franca ŝtatoj. Katalunoj, eŭskoj, galegoj, kastilianoj, aragonanoj, asturianoj, korsikanoj, okcitanoj, bretonoj… batalas kaj organiziĝas por konstrui sociojn nacie kaj socie liberajn.