Nia principaro

català - castellano - français - english - italiano - occitan - asturianu - aragonés - esperanto

Maulets estas junulara politika organizo sendependisma kaj revoluciema, kiu batalas por unuiĝinta Kataluna Landaro, sendependa, ekologia, sen patriarka reĝimo kaj sen klasoj en socio, kie kolektivaj liberecoj garantiu unuopulajn liberecojn.

T.e., ni batalas por konstrui socialismon mondskale en ĉiu kunteksto, kiel liberigan praktikon, kiu portos la katalunan popolon al socia organizo, kie la disvolviĝo de ĉiu homo estos antaŭkondiĉo por ĉies disvolviĝo: komunismo.

Nia tasko, kiel junulara organizo, malfermita, partoprena kaj asemblea, estas organizi la batalon de la popolaj sektoroj de la kataluna junularo por atingi socian kaj nacian liberecon de la kataluna popolo.

Maulets batalas por plena nacia sendependiĝo, komprenata kiel konstanta praktiko de la rajto memdecido, kaj tial certigi la nacian ekziston de la Kataluna Landaro kaj ĝian socian liberon.

Maulets konsideras la Katalunan Landaron (el Salses ĝis Guardamar kaj el Fraga ĝis Maó) kiel nacia agadteritorio, teritoria unuo nepra por nia batalo kiel aparta popolo.

Maulets batalas por starigi socian modelon sen klasoj, rifuzanta ĉiun sistemon kaj esprimon de submetado, ekspluatado kaj subpremado (ekonomia, milita, patriarka kaj ekologia). Tial ni batalas por krei kaj impulsi sociajn strukturojn kaj individuajn praktikojn, kiuj malfermos la vojon al popola kontraŭpovo memzorganta kaj memtraktanta plendemokratie kaj per ĉies partopreno la materiajn kaj homajn rimedojn de la popolaj klasoj. Temas pri kontraŭpovo rekononta kaj certigonta la praktikadon de la libereco en ĉiu vivaspekto, kie individuoj pleje plifirmigos kaj pliebligos ĉiujn aspektojn de sia personeco.

Maulets baziĝas sur marksismo kiel bazo de sia batalo, ĝin komprenanta kiel kompleta sistemo en konstanta konstruado kaj (re)ellaborado. Ni rifuzas, do, dogmismojn kaj reformismajn poziciojn, ĉar ili estas rezulto de manko de historia perspektivo. Ni uzas historian materiismon por analizi la diversajn kuntekstojn sociekonomiajn kaj ni konsideras neevitebla la alvenon de revolucia procezo faligonta la kapitalisman sistemon kaj la tiranecon de la ŝtatoj (en nia okazo, ŝtatoj okupaciantaj) sur la popolaj klasoj; ni tamen sentas la revolucian taskon tute ne ultrakonservativisme nek meĥanike kaj ni aktive partoprenas en la emancipiĝa procezo de la kataluna popolo per konstruado de tujaj projektoj, rompismaj kaj kontraŭhegemoniaj. Tial, ni komprenas, ke ni homoj konstruas nian propran historion, sed en kondiĉoj antaŭdifinitaj for de individua volo. Tamen Maulets serĉas plurecon kaj unuecon de la tuta junularo kontraŭkapitalisma kaj kontraŭfaŝisma batalantaj por la politika sendependiĝo de la Kataluna Landaro kaj akceptas en ĝi plurajn ideologiojn kaj interpretadon de la revoluciaj bataloj de nia popolo.

Ni volas stimuli kaj retrovi la riĉecon de nia popola kataluna kulturo, komprenata kiel vivesprimo kaj ne nur kiel simpla folklorismo. T.e, la kataluna lingvo, la popolaj festoj, la praaj tradicioj, la kataluna gastronomio, la muzikoj kaj la popoldancoj... mejloŝtonoj defendindaj kaj disvastigendaj en ĉi-nuntempa kunteksto de kultura koloniado.

Maulets, batale kontraŭ ĉiuj dominadsistemoj, deklaras sin feminisma, t.e. kontraŭ hierarĥia kaj seksisma disdivido de la socio. Maulets laboras por egaleca socio sen diskriminaciado pro sekso aŭ seksemo.

Maulets, batale kontraŭ detrua ekspluatado de la medio ―esenco de la kapitalisma produktmetodo―, defendas sociekonomian modelon daŭripovan kaj ne detruanta la naturan medion.

Maulets, kohere kun la depostulo de libereco, kaj tiu kolektiva kaj tiu individua, surprenas la defendon de ĉiuj reprezaliitoj por defendi la socian kaj nacian liberecon de la kataluna popolo.

Nia batalo estas tiu de ĉiuj subpremataj popoloj tra la tuta mondo. Ni kredas je internaciismo kiel ilo por disvastigi kaj krei liberecon tiel kie mallibereco estas. Maulets konsideras, ke la plej bona maniera solidariĝi kun aliaj mondaj popoloj estas la malvenko de kapitalismo kaj de imperiismo ĉe ni, kun la revoluciema kaj liberiga batalo de la kataluna popolo.

Maulets defendas la historian rajton de nia popolo, internacie agnoskitan de la Universala Deklaracio pri Kolektivaj Ratoj de la Popoloj, sinprovizi de ĉiuj rimedoj, konsiderataj konvenaj laŭ ĉiu historia situacio, por atingi niajn rajtojn.

Maulets, kiel junulara politika organizo, konsideras sin parto de la Kataluna Movado por la Nacia Liberiĝo.

Kiuj ni estas - Nia principaro - Kataluna Landaro - MCAN